Better Gutenberg
Free, beautifully formatted public-domain ebooks

Het Esperanto in Twintig Lessen

by A. Blok

98 of 118 · Contents · Download EPUB

Vertaling

Promenante sur la strato, mi falis. La falinta viro ne povis sin levi. La pasinta tempo neniam revenos. La policanoj kondukis la malliberulojn tra la stratoj. Vidante ke pluvegis ni kunprenis niajn pluvombrelojn. Salutinte la gesinjorojn, ni foriris. Ridetante li salutis min. Dirinte tion, li foriris el la ĉambro. Kiam lernanto finis la studadon de Esperanto, venas al li la demando: Kian utilon havas por mi Esperanto? Pro la nebulo ni ne povis iri antaŭen, sen timo fali en profundegaĵon. Elirinte la domon, ni vidis ke la vetero estis tre malbela, blovegis kaj neĝis, kaj la stratoj estis tre malpuraj kaj glataj. Hieraŭ estis jam mallume je la kvara, la neĝo ekfalis kaj ekblovegis. Akvo estas klara fluidaĵo. Vidinte la leonon kaj la tigron, la infano ekploris. Fermu la fenestron, ĉar estas tre malvarme kaj mi estas tre frost-sentema. La sentaŭga knabo prenis pecon da kreto kaj skribis sur la dorso de la maljunulo. La monumento staris sur la placo, kontraŭ la digo. En la lernejo vi povas trovi tabulon kaj ardeztabulojn. Li havas grandan aknon en la mezo de sia vizaĝo. La ĉarlatano diris ke la ŝmiraĵo, kiun li vendis, estis bona ĉial. Li batis la ĉevalon kripla. Li kolorigos la pordon verda.

← Back to Het Esperanto in Twintig Lessen

Scroll to Top