Vertaal in Esperanto
Badkamer, hagelsteen, trap, gebit, zandkorrel, speelplaats, onderste verdieping, tusschenverdieping, ontsluiten, naar beneden gaan, wiegje, armstoel (groote stoel), waschgelegenheid.
Vertaling
Hodiaŭ estas merkredo, hieraŭ estis mardo, morgaŭ estos ĵaŭdo. Hieraŭ mi vizitis vian patrinon kaj morgaŭ mi vizitos la mian. Via nevino diris, ke ŝi venus hieraŭ, sed mi ne vidis ŝin. Mi vidas la knabon, kiu ludas sur la sablo. La knabino kisis sian patrinon. Mia amikino venos morgaŭ. Iliaj geavoj loĝis en la dometo, kiun vi vidas tie. La enirejo de la domo ne estas tre larĝa. Mia frato konstruis tiun ĉi domon. Se la vetero estus bela, ni elirus. Kiu loĝas tie-ĉi? Morgaŭ ni havos la dekduan de februaro. Mi malfermis la fenestron. Mi volis ŝlosi la pordon, sed mi ne havis ŝlosilon. Mi vidis nek mian onklon nek mian onklinon. Metu la seĝon apud la tablon. Ŝlosu la pordon kaj fermu la fenestron. Mi skribus longan leteron al vi. Ni eniru la ĉambron. Kies estas tiu letero? Estas la mia. Sur la tegmentoj ni vidas kamentubojn. En la vilaĝo ne malproksime de mia urbo loĝas mia amikino; mi iros tien la postmorgaŭan tagon. Donu al mi nur unu monereton. La meblaro de tiu ĉi ĉambro estas malnova.