Lees- en Vertaaloefening
Malfeliĉa Komercisto
Juna homo, kiu en sia urbo havis nenian okupon, venis Londonon por serĉi helpon ĉe unu sia parenco. Tiu ĉi lasta donis al li kelkan nombron da ĉapoj kaj konsilis al li stari sur la strato kaj vendi ilin. Ĝoja, ke li nun povos iom perlabori, la junulo prenis la ĉapojn kaj iris kun ili sur unu homplenan straton kaj sidiĝis en unu oportuna anguleto. Vespere li revenas al la parenco, kaj tiu ĉi demandas: Nu, ĉu vi multe vendis? Ha, malgaje respondas la junulo, eĉ unu ĉapon mi ne vendis! Ĉu vi al neniu proponis? kion do vi faris la tutan tagon? Mi tenis la ĉapojn bone kaŝitajn en mia korbo, por ke la polvo ilin ne malbonigu, sed proponi al iu mi ne trovis okazon en la daŭro de la tuta tago, ĉar el la granda amaso da homoj, kiuj pasis antaŭ mi, ĉiuj havis jam ĉapojn sur la kapoj.
(El Fundamenta Krestomatio.)