Lees- en Vertaaloefening
La Kulereto
(Daŭro kaj fino).
Tason da kafo kaj pasteĉeton! La postulitaĵo estas alportita. La sinjoro manĝas.—Se vi volas, mi montros al vi ĵonglon, li diras al la servanto, alvokinte lin. La servanto ridetas.—Rigardu: ĉu tio ĉi estas kulereto?—Jes, sinjoro.—Kie do ĝi estas nun? demandis la sinjoro, rapide kaŝante la kulereton en la poŝon.—En via poŝo.—Ne, ne en la mia, sed en la poŝo de tiu ĉi juna sinjoro. La servanto, senvole returnas sin al la dando. Tiu ĉi suprensaltas.—Volu, sinjoro, elpreni la kulereton el via poŝo, turnas sin al li la nejuna homo. Vole-ne-vole la dando enŝovas la manon en la poŝon kaj eltiras la kulereton.—Nu, vi estas vera ĵonglisto, li rimarkas konfuzite.—Jes. Prenu por la kafo; la brando estas pagita, diras la ĵonglisto, ĵetante moneron sur la tablon, kaj foriĝas, akompanata per salutoj de la mirigita servanto kaj forportante la kaŝitan kulereton.
(El Fundamenta Krestomatio.)