Vertaling
La semajno havas 7 tagojn. Mia fratino havas 19 jarojn (aŭ Mia fratino estas 19 jara). Hodiaŭ estas merkredo. 100 jaroj estas centjaro aŭ jarcento. Kiun daton ni havas hodiaŭ? Kiu tago estos morgaŭ? Hodiaŭ ni havas la dekan (tagon) de la monato. Unu monato estas dekduono de jaro. Unu tago estas tricent sesdek kvinono de jaro. Kioma horo estas nun? Estas la dua; kvarono de la tria; kvarono post la dua; duono de la tria; tri kvaronoj de la tria; tri kvaronoj post la sesa; kvarono antaŭ la sepa. Kian aĝon vi havas? Bonan tagon, bonan vesperon. Januaro estas la unua monato de la jaro kaj decembro la dekdua. Nokte la policanoj en Parizo iras duope. Somere je la tagmezo estas ofte tre varma. La kiso estas amikaĵo. Mi amas la ĉirkaŭaĵojn de tiu urbo. Ni komparas la belecon de la printempo kun tiu de la aŭtuno.