Vertaling
La tranĉilo tranĉas bone, ĉar ĝi estas akra. Antaŭ du tagoj mi vizitis vian patrinon, kaj mia vizito faris al ŝi plezuron. Ĉu vi jam trovis vian teleron? Tiu afero ne tuŝas min. La birdo flugis en la ĉambron, kiam mi malfermis la pordon. Nun ĝi flugas en la ĉambro. Kien (waarheen) vi iras? Mi iras en la ĝardenon. Mi metis la manon sur la tablon. Mi volis havi dekduon da ovoj. La tranĉilo estis tre malakra, mi ne povis tranĉi per ĝi la viandon. La skribilaro estas sur la skribotablo. La servistino metis la manĝilaron antaŭ mi sur la tablon. Mi gratulis mian kuzinon je la naskiĝtago de ŝia patrino. La infanistino eniris kun la infanoj en la ĝardenon. Je malbela vetero oni povas facile malvarmumi. La hundo trakuris la straton. Kiam la ĝardenisto eniris la ĝardenon, li vidis grandan hundon, kiu ludis kun la infano de sia mastro. Tiu ludilo kostas du guldenojn. La birdoj flugas per la flugiloj. La malriĉa virino demandis por paroli kun li. Mi balais la malpuraĵojn sur la planko, kaj nun mi lavos la manĝilaron. La tondisto tondis miajn harojn per la tondilo. Kiam ni vizitis la urbon, ni vidis belajn pentraĵojn. La juna servistino anstataŭos la maljunan, kiu estas nun tro maljuna por labori.