Better Gutenberg
Free, beautifully formatted public-domain ebooks
‹Better GutenbergHet Esperanto in Twintig LessenLees- en Vertaaloefening · 100 of 118Contents›

Het Esperanto in Twintig Lessen

by A. Blok

100 of 118 · Contents · Download EPUB

Lees- en Vertaaloefening

La Kulereto

En bona restoracio estas granda amaso da homoj, kiuj manĝas kaj trinkas. Apud du tabletoj, proksime de la enirejo, sidas du sinjoroj, unu jam nejuna kun friponeta vizaĝo; antaŭ li sur la tablo staras malplena glaseto kaj telero kun duono da pantranĉo kun ŝinko; la dua—juna homo, dande vestita, videble ĵus sidiĝinta apud la tableto; li detiris siajn ŝamajn gantojn kaj disbutonumas la superveston. La nejuna sinjoro legas gazeton kaj de post ĝi li de tempo al tempo ĉirkaŭrigardas la publikon.—Servanto! vokas la juna dando: tason da kafo kaj pasteĉeton! Post kelkaj minutoj la servanto alportis. La juna homo komencas trinki la kafon, rigardas ĉirkaŭen sur ĉiuj flankoj kaj subite kaŝas la kulereton de sia kafo en la poŝon. Tion ĉi rimarkis la maljuna sinjoro. Li vokas la servanton. Tiu ĉi aperas.

Daŭrigota.

← Back to Het Esperanto in Twintig Lessen

Scroll to Top